Kunlaboro de Zono kaj Vojo konstruas konekteblecon por tutmonda prospero post 9 jaroj
Henggang Publikigita: 2022-09-30 20:09:45

Antaŭ naŭ jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la Ekonomian Zonon de la Silka Vojo kaj la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento sinsekve en Kazaĥio kaj Indonezio respektive.

Tiel formiĝis la Iniciato de Zono kaj Vojo, celanta konstrui komercan, investan kaj infrastrukturan reton, kiu ligas malsamajn regionojn laŭ la antikvaj komercaj vojoj.

Naŭ jarojn poste  la Iniciato de Zono kaj Vojo atingis pli ol konekteblecon. La kunlaboro de Zono kaj Vojo, sekvante la gvidan principon de ampleksa konsultiĝo, komuna kontribuo kaj kungajnaj profitoj, kreskis al tutmonda platformo, kie landoj laŭ la vojoj kunlaboras por antaŭenigi la bonfarton de popoloj kaj akcelis tutmondan disvolviĝon meze de timigaj defioj.

Pli granda konektivo

Post jaroj da kunlaboro sub la Zono kaj Vojo, estis starigita ĝenerala konektebleca kadro, konsistanta el ses koridoroj, ses konekteblecaj itineroj kaj multoblaj landoj kaj havenoj. Gravaj atingoj inkludas la fervojon kun normala ŝpuro inter Mombaso kaj Najrobio en Afriko, fervojon inter Ĉinio kaj Laoso en Azio, la novan havenon Ĥajfo en Israelo, la ekonomian koridoron inter Ĉinio kaj Pakistano, kaj aliajn.

Krom infrastrukturaj projektoj, nova loĝistika kanalo inter Azio kaj Eŭropo estis establita per vartrajnaj servoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Kun 82 itineroj, la trajnoj nun atingas 200 urbojn en 24 eŭropaj landoj, kovranta la tutan Eŭropon.

Konektebleco signifas malpli da baroj, ĉu laŭ politika kunordigo, vojvojaĝoj, komerco, financaj fluoj aŭ interhomaj interŝanĝoj. Ĝi ankaŭ implicas pli da rezistemo al necertecoj. La ĉina-eŭropa vartrajna servo funkciis kiel "paso de vivo" kiam mara kaj aera transportado estis forte trafita dum la pandemio.

Kun tia konektebleco, la kunlaboro de Zono kaj Vojo gajnis kreskon malgraŭ tutmondaj ekonomiaj recesioj. De 2013 ĝis 2021, la totala sumo de komerco de varoj inter Ĉinio kaj landoj laŭ la vojoj de la Iniciato de Zono kaj Vojo kalkuliĝis al preskaŭ 11 duilionoj da usonaj dolaroj, dum dudirekta investo superis 230 miliardojn da dolaroj, laŭ la ĉina Komerca Ministerio.

En Centra Azio, kun la ŝoseo de Ĉinio-Kirgizio-Uzbekio kaj la rapida vojo inter Ĉinio kaj Taĝikio, grandparte plibonigis vojan transporton. Kaj la centraziaj landoj estas atenditaj malŝlosi pli grandan transitan potencialon per la venonta projekto pri la fervojo de Ĉinio-Kirgizio-Uzbekio.

Kirgiza prezidanto Sadyr Zhaparov komentis, ke la Iniciato de Zono kaj Vojo donas al la centrazia regiono ŝancon plenumi la strategian taskon de rekta aliro al marhavenoj kaj igi la regionon en transportan centron.

Redukto de Malriĉeco

En la okuloj de Lewis M. Ndichu, esploristo ĉe najrobo-bazita pensfabriko Africa Policy Institute, unu el la kontribuoj de la Iniciato pri Zono kaj Vojo al la afrika kontinento temas pri malriĉeco-mildigo  kaj agrikultura evoluado.

Li montris, ke Ĉinio starigis projektojn pri redukto de malriĉeco, sendis agrikulturajn fakulojn al Afriko kaj faciligis modernajn agroteknologiajn interŝanĝojn inter la du flankoj, kio estas grava por regiona disvolvo.

Burkino estas inter la landoj, kiuj atestis la ŝanĝojn alportitajn de la iniciato. Ĉinaj fakuloj helpis pliigi ĝian rizproduktadon, kiu en la pasinteco apenaŭ povis kontentigi la bezonojn de la loĝantaro.

Sub ilia helpo, rizproduktado en la manifestacia areo, vilaĝo Nariou, duobligis aŭ eĉ triobligis la produktadon en antaŭaj jaroj, kaj la kvalito ankaŭ estis signife plibonigita.

Ĉi tio estas nur miniaturo pri plibonigo de la bonfarto de popoloj tra la mondo danke al la kunlaboro de Zono kaj Vojo plibonigis. Ĝis la fino de 2021, Ĉinio konstruis 79 zonojn por ekonomia kaj komerca kunlaboro en 24 landoj laŭ la vojoj de la iniciato, investante 43 miliardojn da dolaroj kaj kreante 346 000 lokajn laborpostenojn, laŭ la Komerca Ministerio de Ĉinio.

Pli da projektoj  porbazaj bezonoj de la loĝantoj en evoluantaj landoj estas prioritatitaj sub la kadro de la iniciato. En Senegalo, kampara putborada projekto, konsistanta el 251 putoj kaj akvoduktoj de 1 800 km., en kiuj Ĉinio promesis financi, alportis puran akvon al sepono de la loĝantaro de Senegalo. Dum en Argentino, la fotovoltaa planto en la norda provinco Jujuy de la lando funkciigas proksimume 160,000 hejmojn.

Raporto de la Monda Banko antaŭdiris, ke ĝis 2030 la transportprojektoj de la iniciato povas helpi eligon de 7,6 milionoj da loĝantoj el ekstrema malriĉeco kaj 32 milionoj da loĝantoj el modera malriĉeco tutmonde.

Strikta divido pri disvolviĝo

La mondo hodiaŭ spertas marŝanĝon meze de daŭranta pandemio KOVIM-19, malvigla tutmonda kresko, ŝanĝiĝanta klimato kaj pliiĝantaj streĉiĝoj. Grandaj paŝoj estis faritaj al tutmonda prospero, sed la interspaco inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj landoj daŭre pligrandiĝas. Redukti malriĉecon ne sufiĉas.

Por plibonigi egalecon kaj socian juston, landoj devas esti egalrajtaj je disvolvaj ŝancoj.

Konfirmante tiun spiriton, la iniciato ofertas malferman platformon kaj kungajnan mekanismon. Ĝis la fino de julio 2022, Ĉinio subskribis pli ol 200 interkonsentojn pri kunlaboro de la iniciato kun 149 landoj kaj 32 internaciaj organizoj, laŭ la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono de Ĉinio.

James M. Njihia, dekano de Fakultato de Komerco kaj Administradaj Sciencoj, Universitato de Najrobio, diris, "Per la Iniciato de Zono kaj Vojo, ĝi do alportis novan pensadon pri disvolvado -- de nuraj prunt-ricevantoj al realaj projektoj surloke, kiuj alportas evoluon por komerco kaj entreprenoj".

Li diris, "Ĉi tio havos grandajn multobligajn efikojn estonte per pliigo de loka, regiona kaj internacia integriĝo".

Eĥante tiun vidon, Khairy Tourk, profesoro pri ekonomiko ĉe la Stuart-a Lernejo pri Komerco ĉe la Ilinojsa Instituto de Teknologio en Ĉikago, diris, ke la iniciato proponita de Ĉinio metas evoluantajn naciojn sur la ĝustan vojon por atingi ĝiajn longperspektivajn disvolvajn celojn.

Tourk diris, ke infrastrukturo ne estis la ĉefa fokuso de post multflankaj institucioj 1945. "La BRI altiris la mondan atenton pri la graveco de infrastrukturo kiel esenca kolono de ekonomia disvolviĝo,".

Li diris, ke dum jardekoj, ĉi tiuj landoj ne povis modernigi sian malmodernan infrastrukturon. "Nun Ĉinio provizas ilin per monrimedoj, la konstrua kompetenteco por konstrui modernan infrastrukturon, kaj ĉi tio estas la bazo por daŭripova disvolviĝo, kaj aŭguras bonan por la ekonomia estonteco de evoluantaj landoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree