Ĉinio kiel granda lernejo, en kiu partoprenas la tuta nacio
Alessandra Madella Publikigita: 2022-09-30 11:24:49

Carlo Cattaneo (1801-1869) estas konsiderata la patro de itala sociologio. Li estis unu el la ĉefoj de la rebelo nomata “la kvin tagoj de Milano”, inter la 18-a kaj la 22-a de marto 1848, kiu mallonge liberigis la italan urbon de la kontrolo de la Habsburga Imperio. Kaj li proponis federacian modelon de unuiĝo de Italio kaj Eŭropo. Lia politika penso multe influis homojn kiel socialiston Gaetano Salvemini (1873-1957), kiuj luktis kontraŭ itala fascismo antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito.  

Li ankaŭ multe interesiĝis pri la historio kaj kulturo de fremdaj landoj, de Barato al Meksikio, kaj lia eseo “Antikva kaj moderna Ĉinio” (Itale, La China antica e moderna) aperis en la dua serio de lia revuo en 1861, kiam Cattaneo jam loĝis en la itale parolanta parto de Svislando. Kaj ĝi estis poste republikita fare de Salvemini en kvar volumoj de historiaj kaj geografiaj verkoj de la sama aŭtoro en 1957. 

En la dua parto de sia eseo “Antikva kaj nuntempa Ĉinio”, Cattaneo daŭrigas sian esploradon, klopodante trovi la kernon de la ĉina pensmaniero. “Ni kredas, ke la plej certa maniero profunde koni kaj apreci grandan nacion estas tiel enprofundiĝi en la sekretojn de ĝia penso.” Tiucele, necesas unue pripensi la geografiajn kondiĉojn, en kiu aparta vivmaniero praktike disvolviĝis. Ĉinio, protektita de naturaj bariloj kiel oceano, dezertoj kaj la plej alta montaro en la tero, ĉiam vidis sin kiel la meza regiono, “destinita esti la hejmo de la civilizita kaj morala homo.” Ĉar la vivo de ĝiaj grandegaj hom-amasoj dependas de la diligenta zorgo pri la konstruado kaj konservado de akvobariloj kaj kanaloj, eĉ fremdaj regantoj ĉiam havis intereson administri ĝin saĝe kaj racie. “Tial Ĉinio estis artefarita Ŝtato ekde la antikvaj tempoj. Kaj la ĉiama komparo, kiun oni faras tie inter la ordo de la registaro kaj la ordo de la familio, ne estas entute vana metaforo.” La unuaj reĝoj estis oferantoj kaj inĝenieroj, zorgantaj pri hidraŭlikaj verkoj, same kiel ĉe la antikvaj romianoj la religia titolo “pontifiko” (latine, pontifex), kiu estas nun uzata por la katolika papo, signifis “konstruanto de ponto.”

Cattaneo, sendube influata de la eŭropa klerisma penso de la 18-a jarcento, vidas Ĉinion kiel racian landon establitan fare de filozofoj. Ami sian najbaron estas regulo, kiun multe da filozofoj en la mondo proponas, sed nur Konfuceo substrekas, “ke ĉiu homo, riĉa aŭ malriĉa, fama aŭ obskura, havas egalan devon amendi kaj perfektigi sin mem, por iĝi kapabla antaŭenigi alies perfektiĝon.” La vere perfektaj homoj povas intime koni sian naturon, kiel tiun de la vivantaj kaj vegetantaj estaĵoj, kaj ili povas helpi la Ĉielon kaj la Teron atingi sian plenan disvolviĝon. Tiu penso, laŭ Cattaneo, “estas ora kaj altvalora. Ĝi estas la plej alta afero iam ajn dirita pri homa naturo, konsiderata en sia perfekteco; rigardata kiel potenco kiu konservas kaj transformas aliajn vivestaĵojn sur la tero.” En nuntempaj terminoj, ni eble parolus pri zorgo ne nur pri progreso, sed ankaŭ pri daŭripoveco.

Laŭ Cattaneo, Ĉinio similas al “granda lernejo”, ĉar oni atingas altajn oficojn nur pro sia klereco, ne pro perforto aŭ riĉeco. En ĝi ĉiam regis, fakte, “la ideo de egaleco inter la homoj, nekonata al la Barataj kastoj, ĉiam rifuzita, eĉ fronte al la evangelio, en Eŭropo.” Por alveni al libera popola instruado, Eŭropo bezonis sangajn revoluciojn kaj la ruinon de feŭdismo. Male, “Ĉinio, ekde siaj unuaj jarcentoj, estas granda lernejo, en kiu partoprenas la tuta nacio.” Universala edukado estas la supera objekto de ĝia leĝfarado. Jam de la tempoj de Homero, kiam la arto skribi estis ankoraŭ nekonata en Eŭropo, ĝi estis jam komuna al la tuta ĉina popolo, kvankam naskita en multe pli malfacilaj formoj. Eĉ en la vilaĝoj, ĉiuj infanoj iris al baz-lernejo por lerni skribi kaj kalkuli, kiam ili iĝis ok-jaraj, sendepende de sia familia riĉo aŭ malriĉo. En tiu senco, Ĉinio ankaŭ civiligis la najbarajn landojn per sia bona influo.

Kvankam la libroj de grandanimaj ĉinaj filozofoj, kiuj aŭdace admonis reĝojn pensi pri la bono de la popolo, estis bruligitaj fare de despotoj, la popolo ankoraŭ konsekras al ilia nomo statuojn kaj sanktejojn. Sed laŭ Cattaneo la granda malbonŝanco de Ĉinio kaj de la tuta homaro estis, ke Konfuceo, por fortigi siajn eldirojn, kunligis ilin al kutimoj kaj al ritoj. Laŭ rita preskribo, ekzemple, filoj de kromedzinoj devas plori pli longe pro la forpaso de la ĉefa edzino de la patro ol pro tio de sia propra patrino. “Nenio, do, restas al la libera kaj sincera amsento.” Oni lernas simuli ankaŭ tra la administrantaro, ĉar la samaj ritoj validas por tuta klaso da homoj, dum la sentoj varias laŭ karaktero. Krome, detaloj pri riverencoj, bondeziroj, vestoj aŭ butonoj estas traktataj samnivele kiel la plej gravaj aferoj, kio kreas grandan konfuzon en la menso de la homoj. Sed, kiel Cattaneo substrekas, ankaŭ tio ne okazas nur en Ĉinio: “En tiu ĉi ministeria labirinto obskure sinkas la fortoj de inĝenia, studema, laborema kaj riĉa popolo (...). Ĉio kiel en Okcidento.”

Ĉina literaturo havas nekredeblan riĉecon, inkluzive de verkoj je pluraj volumoj pri japanoj, tibetanoj, turkoj kaj aliaj popoloj, kun tradukoj el la sanskrita kaj aliaj lingvoj. Ofte la oficiala literaturo estas akuzata je imitemo kaj monotoneco fare de eŭropanoj. Sed, laŭ Cattaneo, certe estis vigla debato de skoloj kaj pensoj en la socio ekster ĝi. Precipe, ĉinoj tre frue disvolvis multe da ideoj pri publika ekonomio kaj sano. Ĉinaj institucioj subtenas laboron, kiu ne estas malhonorata kiel en la servoj de la eŭropaj feŭdoj kaj en la afrikaj sklavoj de la kolonioj. Eĉ la studo de kleruloj estas konsiderata produktema formo de laboro. Post la Opiaj Militoj multe da laboristoj kaj kamparanoj el Fujian-provinco elmigris al Usono, Antiloj kaj aliaj lokoj.  Pro ilia sobreco kaj nelacigebla diligenteco ili kapablis fondi koloniojn de liberaj agrikulturistoj, kiuj igis la sklavecon de afrikanoj ne plu profitodona, tiel kontribuante al ĝia abolicio.  “Do, ŝajnas, ke la ĉina gento, kiu estas la plej multnombra el ĉiuj homaj gentoj, estas antaŭdestinita popoligi aliajn vastajn regionojn kaj fondi novajn ŝtatojn; pri kio devas certe esti kontentaj la amikoj de la homaro.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree