ĈKG publikigis multlingvajn versojn de dokumenta filmo Malĉifro de la Dek Jaro
Yu Publikigita: 2022-09-30 16:02:26

Vendrede en Pekino, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) okazigis ceremonion por publikigi eksterlandajn multlingvajn versojn de la dokumenta filmo Malĉifro de la Dek Jaro. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto kaj ĉefredaktoro de ĈKG ĉeestis la ceremonion kaj ekigis la publikigon kune kun honoraj gastoj. 

La ceremonion ĉeestis ankaŭ Wang Xiaozhen, vicprezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, Ma Xiaoguang, ĝenerala direktoro de la Informa Sekcio de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, kaj Xu Luying, ĝenerala vicdirektoro de la Diskoniga Sekcio de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio.

Wang diris en sia parolado, ke ĈKG ĝisfunde efektivigis gravan paroladon de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj liajn gravajn instrukciojn al la laboro de ĈKG, organizis elitojn por ellabori multlingvajn versiojn de la dokumenta filmo Malĉifro de la Dek Jaro, kiuj estos elsenditaj enlande kaj eksterlande per amaskomunikilaj platformoj de 44 lingvoj. Per sinceraj kaj kortuŝaj rakontoj kaj vivecaj kaj senteblaj detaloj, la filmo interpretas la temon "ĉiu disvolviĝo por la popolo", kaj prezentas la unikan ĉarmon de la dek-jara “regado de Ĉinio" en la nova epoko

Ekde la 30a de septembro, la multlingvaj versioj de la dokumenta filmo  estos elsenditaj sinsekve per diverslingvaj kanaloj de Ĉina Internacia Televida Reto (CGTN).

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree