Pacifikaj insul-landoj pli bezonas sincerecon de Usono
Henggang Publikigita: 2022-10-01 17:39:22

La unua Pintkunveno de Usono kaj Pacifikaj Insul-landoj okazis de la 28a ĝis la 29a de septembro laŭ loka tempo en Vaŝingtono. Usona prezidento Joe Biden asertis, ke la celo de la pintkunveno estas profundigi rilatojn inter Usono kaj pacifikaj insul-landoj, kaj anoncis, ke Usono liveros pli ol 810 milionojn da dolaroj da aldona helpo al pacifikaj insul-landoj por plifortigi kunlaboron en klimata ŝanĝiĝo, mara ekonomio kaj aliaj kampoj. Laŭ germanaj amaskomunikiloj, Vaŝingtono aranĝis ruĝan tapiŝon kaj usonajn dolarojn por gvidantoj de tiuj landoj por "rezisti al la kreskanta influo de Ĉinio en la pacifika regiono".

Estas bone, se Usono volus doni helpon al pacifikaj insul-landoj. Tamen, ili bezonas ne buŝan promeson nek altiron pro la intenco malhelpi Ĉinion, sed realan helpon kongruan kun iliaj propraj postuloj pri disvolvado. Kiel atentigis la Usona Instituto pri Paco, la gvidantoj de pacifikaj insul-landoj esperas, ke Vaŝingtono faris la promeson ne por geopolitika konkurenco.

Se Usono vere volus helpi pacifikajn insul-landojn en disvolvado, ĝi devas fari almenaŭ kvar aferojn. Unue, la promesita helpo devas esti plene efektivigita. Due, Usono devas starigi bonan ekzemplon per sia konduto en la traktado de klimata ŝanĝiĝo. Samtempe ĝi devas ankaŭ fari efektivan agon en protekto de mara medio. Pli grave estas, ke Usono devas egale trakti pacifikajn insul-landojn kiel partnerojn anstataŭ ŝakpecojn de geopolitika ludo. Se Usono vere volus helpi tiujn landojn en disvolvado, ĝi devas plene respekti iliajn suvereniton kaj volon, sed devas ne aldoni politikajn kondiĉojn, nek celi iun ajn trian partion aŭ provoki geopolitikan konfrontiĝon en la nomo de kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree