Ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj al multaj landoj celebras Nacian Tagon, kaj internaciaj personuloj sendas bondezirojn
Ema Publikigita: 2022-10-01 18:10:55

Por celebri la 73an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj al multaj landoj okazigis diversajn interretajn kaj ĉelokajnagadojn.

La ĉina ambasadorejo al Kubo okazigis grandiozan akceptkunvenon por celebri la 73an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 62an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo per kombinaĵo de interreta kaj ĉeloka aktivadoj. En la kunveno estis montritaj bildoj pri festado de la Nacia Tago de Ĉinio, kaj disaŭdigitaj videoj pri la temo de la disvolvaj atingoj de Ĉinio. Kubaj oficistoj diris en la kunveno, ke Ĉinio fariĝis grava forto por konservi mondan ekvilibron kaj stabilecon kaj krei ŝancojn por tutmonda disvolvado, kaj la atingoj de Ĉinio konstante inspiras aliajn landojn.

La ĉina ambasadorejo al Grekio lastatempe okazigis akceptkunvenon en Ateno por celebri la 73an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio. Kelkaj grekaj oficistoj faris pozitivajn komentojn pri la du landaj rilatoj post la kunveno kaj sendis siajn bondezirojn.

La ĉina ambasadorejo al Etiopio ankaŭ okazigis akceptkunvenon de la Nacia Tago interrete kaj ĉeloke. Eksa etiopa prezidento Mulatu alte taksis la atingojn de la disvolvado de Ĉinio kaj deziris plenan sukceson al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree