Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtato ĉeestis ceremonion vendrede matene en la placo Tian’anmen en centra Pekino por prezenti florkorbojn al forpasintaj naciaj herooj.
La ceremonio okazis por memorfesti la Martiran Tagon, tagon antaŭ la Nacia Tago.