Mara paŝtejo kreas ekologian "bluan grenejon"
Ema Publikigita: 2022-10-01 17:38:54

Mara fiŝado estas la tradicia avantaĝa industrio de la urbo Qingdao, Shandong-provinco. Danke al siaj maraj trajtoj, Qingdao profunde faris la disvolvadon de maraj paŝtejoj, kaj konservis marajn ekologiajn rimedojn kaj plibonigis la maran ekologian medion per artefarita rifkonstruado kaj kaĝa akvokulturo. Krome, la integriĝo de mara bienado kaj turismo realiĝis ĉi tie, kaj industrioj kiel mara fiŝkaptado kaj turismo de fiŝado estis disvolvitaj, malfermante novan vojon por la disvolvado de fiŝado. Nuntempe Ĉinio konstruis 153 nacinivelajn modelajn regionojn de mara paŝtejo, kiuj multe antaŭenigis la konstruadon de mara ekologia civilizacio kaj la verdan transformon de mara ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree