Vendrede la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis pri la projekto de rezolucio proponita de Usono kaj Albanio kontraŭ la "referendumo pri aliĝo al Rusio" en la kvar regionoj de Ukrainio. La projekto de rezolucio estis vetoita de Rusio, unu el la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.