Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj de la projekt-teamo de grandpasaĝeraj aviadiloj C919
Shanshan Publikigita: 2022-09-30 19:05:46

Matene de la 30-a de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj de la projekt-teamo de grandaj pasaĝeraj aviadiloj C919 en la Granda Popola Halo en Pekino kaj vizitis la projektan atingo-ekspozicion. Li ĉiu-flanke asertis la fazajn atingojn de la disvolva tasko de grandaj pasaĝeraj aviadiloj C919. Li emfazis, ke sukcesa flugo de la ĉinaj grandaj aviadiloj simbolas la ŝtatan volon, nacian revon kaj popolajn atendojn. Oni devas ludi la avantaĝojn de la nova nacia sistemo, ĉiam preni sekurecon kaj kvaliton al la unua loko, esti konsekvenca, komenci bone kaj fini bone, kaj labori persiste. La teamo devas akiri pli grandajn sukcesojn en la ŝlosilaj teknikoj, rapidigi disvolviĝon de skalo kaj seriigo, firme akceli konstruadon de fabrikada potenco, kaj senĉese klopodi por ĉiuflanke konstrui modernan socialisman landon kaj realigi la ĉinan revon pri granda revigliĝo de la ĉina nacio.

Han Zheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de Ĉinio, kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, ĉeestis al la aktivado.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree