Brita fakulo: La agresemaj tarifoj de Fed kondukas al investa fluo de Eŭropo al Usono
Shanshan Publikigita: 2022-10-02 18:37:40

Pluraj britaj fakuloj diris en intervjuo kun la ĉina medio Xinhua Novaĵ-Agentejo lastatempe, ke la agresemaj interezaltiĝo de la usona Federacia Rezerva Sistemo (angla mallongiga nomo: Fed) havas negativan efikon al la monda ekonomio, kaŭzante investon flui de evoluintaj ekonomioj kiel Eŭropa Unio kaj Britio al Usono, kaj signife pliigante la koston de ŝuldrepago en emerĝantaj merkatoj.  

John Bryson, profesoro de la Universitato de Birmingham en Britio, diris al raportistoj, ke Fed adoptis agresemajn interezajn plialtiĝojn por bremsi inflacion, kaj altigis interezajn indicojn je 75 bazpunktoj trifoje sinsekve ĉi-jare. Ĉi tio kondukas al fluo de investo de Eŭropo al Usono. Ĉar la interezokvala diferenco inter Usono kaj Eŭropa Unio kaj Britio jam pligrandiĝis, la skalo de investo fluanta al Usono plivastiĝis.

Iain Begg, profesoro de la Instituto de Eŭropaj Studoj ĉe la Londona Lernejo pri Ekonomio kaj Politiko, diris, ke interezaj politikoj en Usono tendencas premadi la kurzojn de alilandaj valutoj. Britio devos sekvi la ritmon de usonaj interezokvaloj se ĝi volas eviti akran falon de la valoro de la funto. Sterlinga pundo, eŭro, kaj eno ĉiuj spertis ĉi tion, kaj iuj emerĝaj merkatoj estis tre forte trafitaj.

Begg diris, ke Fed konscias, ke tio, kion ili faras, havos frapan efikon al la ekonomioj de la resto de la mondo, sed ĝi tute ne konsideras la sentojn de aliaj landoj.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree