Ĉeĥa personulo: La rezulto de meti la nacian intereson de Usono super sia propra intereso estas ekonomia memmortigo
Shanshan Publikigita: 2022-10-02 18:13:44

Vojtech Filip, prezidanto de la Ĉeĥa-Ĉina Ĉambro de Komerco kaj Industrio kaj iama unua vicprezidanto de la Ĉeĥa Ĉambro de Reprezentantoj, ĵus publikigis subskribitan artikolon en la ĉeĥ-lingva retpaĝo de la Ĉina Komunikila Grupo. Li opinias, ke la rezulto de prioritato de la nacia intereso de Usono super sia propra intereso estas ekonomia memmortigo.

La artikolo komenciĝas per atentigo, ke nun preskaŭ ĉiuj ĉeĥoj demandas: Kiel ni trapasos la ĉi-jaran vintron? Sed tio ne temas pri feriaj planoj kiel kie iri skii, sed kiom da monoj oni pagos por elektro kaj gaso? Ĉu ili havus sufiĉan monon? Kaj ĉu elektro kaj gaso estos disponeblaj tiam?

En la artikolo Filip diris, ke la prezoj de natura gaso denove altiĝis akre post likiĝo de la dukto Nord Stream. Homoj diskutis kaj ĝenerale konsentas, ke tio ne estas simpla akcidento, sed intenca ago de sabotado.

Filip opinias, ke la ekonomia milito inter Usono kaj Eŭropo eniris novan fazon. Estas neklare kiu respondecas pri la dukto-damaĝo, kaj neniu povas veni antaŭen por preni respondecon. Ne nur Rusio, sed ankaŭ Germanio, kaj eĉ la tuta Eŭropo suferas pro la damaĝo de la dukto Nord Stream. Povas esti esceptoj, kiel Norvegio, kiu havas gaseksportojn kaj eble interesiĝas pri redukti provizon de rivaloj, kaj Danio, kiu estas preta eksporti gason. La restaj partoj de Eŭropo estas en tre malfacila situacio kaj devos havigi nekonkurencan gason el Usono kaj arabaj landoj je ege multekostaj prezoj. Krome, ili devas reaĉeti iliajn proprajn produktojn el Usono por pagi la ŝuldon de Usono, kaj miliarduloj trans la oceano certe volonte aĉetos ilian preskaŭ bankrotitan komercon kontraŭ magra prezo.

Filip emfazis, ke la teorio pri "granda kaoso" de Z. Brzezinski estis plenumita en la praktiko. En normalaj cirkonstancoj, tia afero ne estus okazinta, se en la registaro estus spertaj oficistoj, kiuj insistas meti la nacian intereson unue. Bedaŭrinde, la amaskomunikiloj ankoraŭ senlace instigas, ke la nura realigebla solvo estas obei Usonon. “Metante la naciajn interesojn de Usono antaŭ niaj, ni nun marŝos al ekonomia memmortigo.”

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree