Kiel fartas tiuj ĉefroluloj de la “vera elefanto-programero”?
Mirinda Publikigita: 2022-10-03 17:55:20

2022-09-24 Ĉu vi ankoraŭ memoras la migradon de la sovaghaj aziaj elefantoj [肖恒刚1]en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio? Post 124-taga vojaĝo de pli ol 1400 km., la grego da 14 sovaĝaj aziaj elefantoj revenis al sia tradicia loĝejo. Survoje ili ĝuis la migradon en manĝado, ludado, esplorado kaj vojaĝado kaj dume naskiĝis du beboj. Nun kiel fartas tiuj ĉefroluloj de la “vera elefanto-programero”? Laŭ konigo de la Nacia Administracio de Forstokulturo kaj Steparo lastatempe, ke nun tiuj du elefant-beboj sane loĝas en la Xishuangbanna-a Nacia Parko. Ili pezis je 100 kilogramoj en naskiĝo kaj nun ĉiuj pezas trioble. Ĉu vi konas aliajn malvarmajn sciojn pri elefanto?

La 12a de aŭgusto ĉiujare estas la Monda Elefanta Tago. Nun ekzistas du specioj de elefantoj, kiaj la afrika kaj la azia. La sovaĝaj elefantoj en Yunnan apartenas al azia elefanto kaj la afrika elefanto estas la plej granda tera animalo en la mondo. La averaĝa pezo de afrikaj elefantoj estas inter 4 000 kaj 7 000 kg. kaj la alteco varias inter 300 cm. kaj 450cm. La elefanto povas vivi 60 kaj 70 jarojn.

La elefanto havas bonan memoron kaj povas eĉ fari meteorologian prognozon. Ili kun sentiva aŭdkapablo povas koni eksterordinare malaltajn ondon kaj frekvencon por distingi malproksiman ruladon de tondro kaj pluvego kaj antaŭdiri alvenon de la pluvo, tiel ili povas plani sian vojmapon.

Sovaĝaj afrikaj elefantoj estas la mamuloj plej malmulte dormantaj. Ili tage averaĝe dormas du horojn kaj iuj eĉ ne dormas tutan tagon.

Elefantoj preferas vivi en grupoj. Solaj elefantoj suferas premon pli grandan ol sociaj elefantoj.

La nombro de kanceraj ĉeloj de elefanto estas 100-oblaj ol tiu de la homaro, tamen la proprocio de elefantoj mortintaj pro kancero ne kalkuliĝas al malpli triono de tiu de la homaro. Kial? Esploristoj trovis, ke la elefanto havas apartan inhibician genon de leŭkemio, kiu povas bridi genan kopiadon de kancero kaj preventi la kanceriĝon de damaĝitaj ĉeloj.

La sovaĝaj elefantoj de Yunnan loĝas en Xishuangbanna, unu el la kvin naciaj parkoj de Ĉinio. En la pasintaj 10 jaroj, en tiuj naciaj parkoj 74% de ĉefaj protektataj specioj de sovaĝaj animaloj kaj plantoj kaj 65% de altklasaj plantosocioj estas efike protektataj.

Kiujn sciojn eksterordinarajn vi konas pri elefanto? Komentu al Mirinda Mondo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree