Ĉesis tralikiĝo de du naftoduktoj de Nord Stream
Selena Publikigita: 2022-10-03 16:41:53

Danlanda Energia Agentejo (DEA) dimanĉe diris, ke ĝi estis informita de kompanio pri funkciigo de naftoduktoj de Nord Stream, ke premo de naftodukto de Nord Stream1 estas restabila, kio montras, ke tralikiĝo de la naftodukto estis ĉesigita. Ĝis nun tralikiĝo de la du naftoduktoj de Nord Stream estas tute ĉesigita.

Tiuj du naftoduktoj de Nord Stream eklikis en la 26a de septembro. Laŭ la kompanio, tralikiĝo de la naftodukto de Nord Stream2 ĉesis en la 1a de oktobro. En la 2a de oktobro, tralikiĝo de la naftodukto de Nord Stream1 ĉesis. Nun restas neniu fiksita horaro por enketi la eventon kaj komenci riparan laboron de damaĝita parto.

Pri kialo de la evento, antaŭe pluraj sismologoj de Danio kaj Svedio opiniis, ke okazis “subakva eksplodo” ĉe la tralikiĝa ejo. Pluraj eŭropaj landoj dubis pri tio, ke la tralikiĝo estas “intenca damaĝo”. Rusio akuzis, ke Usono devas respondeci pri tio, tamen Usono neis tion.

Pri la riparo, la kompanio diris antaŭe, ke ricevinte oficialan permeson, ĝi eniros en damaĝitan areon post ĉesigo de tralikiĝo kaj taksos damaĝecon. Antaŭ la taksado, ne eblas prognozi tempon al renormaligo de provizo de nafto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree