La "nuklea komploto" de Usono, Britio kaj Aŭstralio estas kondamnita al fiasko
Lucia Publikigita: 2022-10-03 18:13:24

Parolante pri la ĵus finita 66a Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), la ĉina reprezentanto montris, ke la amendo de Usono, Britio kaj Aŭstralio celanta "leĝigi" kunlaboron pri nuklea submarŝipo estas tute forĵetita. Ĉi tio estas alia malsukceso por la  ekskluziva bloko "AUKUS" trudi tra la baro post la kunveno de la institucia konsilio septembre ĉi-jare.

Ekde septembro de la pasinta jaro, Usono, Britio kaj Aŭstralio anoncis, ke ili formos grupon por kunlabori en nukleaj submarŝipoj, kio ekscitis sentemajn nervojn tra la mondo. Post pli ol unu jaro ili unuflanke lanĉis publikan opinimiliton, provante kaŝi la esencon de nuklea disvastiĝo per la tiel nomata "mararmea potenca reaktoro"; aliflanke ili provis devigi la Sekretariejon puŝi la  adopton de la kontrakto kaj doni la verdan pasejon al nuklea submarŝipa kunlaboro. Sed kiom ajn novaj estas iliaj rimedoj kaj artifikoj, ili ne povas eviti fiaskon.

Iuj el Usono kaj la Okcidento ofte parolas pri la "regulbazita internacia ordo", sed ili agas en la kontraŭa direkto. La nuklea submarŝipa kunlaboro de Usono, Britio kaj Aŭstralio malobservas tri gravajn internaciajn traktatojn samtempe. Ĝi respektive malobservis la Traktaton pri Ne-Disvastigo de Nukleaj Armiloj, la Statuton de la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj la Traktaton pri la Sud-Pacifika Nuklea Libera Zono.

La homaro estas nedividebla sekureca komunumo. Konstrui la mondon sen nukleaj armiloj kaj kune konservi pacon kaj stabilecon estas la komuna deziro de ĉiuj landoj. Ĝi ankaŭ estas la  radikalaj kaŭzoj, kial la malgranda grupo de Usono, Britio kaj Aŭstralio fiaskis unu post alia.

Nuntempe la Internacia Atom-Energia Agentejo lanĉis interregistaran ekzamenan procezon por diskuti la kunlaboron pri nuklea submarŝipo de Usono, Britio kaj Aŭstralio. Ĉi tio estas la ĝusta maniero por solvi la problemon. Ekzistas nenia eblo, ke la tri landoj provis forlasi ĉi tiun procezon kaj trude transpasi ĝin.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree