Okazis kunveno pri "Evoluo de Homaj Rajtoj sub Vizio de Komunumo kun Komuna Estonteco de la Homaro"
Lucia Publikigita: 2022-10-03 16:48:26

La flanka kunveno de la 51a sesio de la homrajta konsilio de Unuiĝintaj Nacioj titolita "Evoluo de Homaj Rajtoj sub la Vizio de Komunumo kun Komuna Estonteco de la Homaro" okazis en Jinan, Shandong-provinco. La kunveno estis gastigita de la Ĉina Societo pri Studo de Homaj Rajtoj, organizita de la Esplorcentro de Shandong-a Universitato pri Homaj Rajtoj kaj la Jura Fakultato de Shandong-a Universitato. Pli ol 40 fakuloj kaj kleruloj el Ĉinio, Japanio, Barato, Filipinoj kaj aliaj landoj partoprenis en la kunveno interrete kaj ĉeloke, kaj havis viglajn diskutojn.

La ĉeestantoj opiniis, ke Ĉinio sekvas la disvolvan vojon de “preno de la popolo la plej grava” en homaj rajtoj , konsideras la rajton je vivtenado kaj disvolvado la ĉefaj bazaj homaj rajtoj, kaj faris rimarkindajn atingojn en protektado de homaj rajtoj. Samtempe Ĉinio helpis landojn en la mondo, precipe evoluantajn landojn, plibonigi la protekton de bazaj homaj rajtoj, kiel la rajtoj al vivtenado, disvolviĝo kaj sano laŭ siaj kapabloj, kaj ludis pozitivan rolon en antaŭenigo de homrajta protekto en ĉiuj landoj.

Multaj fakuloj opiniis, ke la komunumo kun komuna estonteco de la homaro estas profunda saĝo resumita de Ĉinio surbaze de kompreno de la tendenco de la monda disvolviĝo kaj la direkto de la homa sorto, kaj ĝi enhavas riĉan pensadon de homaj rajtoj kaj valorojn de homaj rajtoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree