Brazila prezidento-elektado: Lula kaj Bolsonaro konkuros en la duaraŭnda voĉdonado
Selena Publikigita: 2022-10-03 16:21:56

Homoj viciĝas por atendi voĉdonadon en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo /CFP

Brazila supera elektada kortumo dimanĉe kalkulis laŭ ĉirkaŭ 90% de balotiloj de voĉdonantoj, ke eksa prezidento Luiz Inacio Lula da Silva akiris 46,93% de la voĉoj, nuna prezidento Jair Bolsonaro akiris 44,48% de la voĉoj, ilia akiro estas respektive en la unua kaj dua lokoj. La aliaj naŭ kandidatoj kune akiris ĉirkaŭ 9%.

Meze de 11 kandidatoj, neniu akiris pli ol 50% da voĉoj en la unuaraŭnda voĉdonado, tial laŭ regulo de elektado, la antaŭaj du kandidatoj Lula kaj Bolsonaro renkontiĝos en la dua voĉdonado en la 30a de oktobro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree