Xi kuraĝigis laborantojn de la sesa geologia brigado de Shandong-provinca Buroo de Geologia kaj Minerala Esplorado kaj Ekspluatado
Selena & Lucia Publikigita: 2022-10-04 18:39:05

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, dimanĉe respondis leteron al ĉiuj laborantoj de la sesa geologia brigado de Shandong-provinca Buroo de Geologia kaj Minerala Esplorado kaj Ekspluatado, kaj elmetis ardajn esperojn, ke ili daŭrigos siajn bonajn tradiciojn kaj faros bonan laboron en minerala esplorado.

Xi diris en sia respondo, ke ekde la starigo de la teamo, generacioj de viaj teamanoj venkis malfacilaĵojn kaj atingis fruktodonajn prospektorajn rezultojn, pruvante la mision kaj respondecon de niaj geologoj.

Xi emfazis, ke mineralaj resursoj estas gravaj materiaj bazoj por ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj prospektorado kaj ekspluatado de mineralaj resursoj koncernas la popolan vivon kaj nacian sekurecon. Xi kuraĝigis tiujn laborantojn daŭrigi bonan tradicion de patriotismo, novigo kaj diligenta laboro, efektivigi koncepton de verda disvolvado, plifortigi prospektoradon kaj sciencan esploron kaj ludi pli da rolo en strategiaj agadoj de minerala serĉado. Xi alvokis, ke ili faru novan kontribuon por garantio de nacia energia sekureco kaj konstruo de socialisma moderna lando, kaj klopodu por aldoni novan ĉapitron al “heroa geologia brigado”.

La sesa geologia teamo estis starigita en 1958, kiu ricevis honoran titolon de “sindona heroa geologia brigado”, donitan de la Ŝtata Konsilantaro en 1992.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree