Rusio kaj Usono faris ardan disputon pri “kiu damaĝis naftoduktojn de Nord Stream”
Selena Publikigita: 2022-10-04 17:26:06

La du naftoduktoj de Nord Stream eklikis en la 26a de septembro. En la 2a de oktobro, estis informita, ke tralikiĝo de la du naftoduktoj de Nord Stream estas tute ĉesigita. Pri la supozo de la farinto, la du partioj havas siajn proprajn argumentojn, kaj Rusio direktis atenton al Usono

En la 30a de septembro, parolante pri tio, ke la liko de la naftoduktoj alportis pli da premo al provizo de energio por eŭropaj landoj, usona ŝtatsekretario Antony Blinken diris, ke Usono jam grandskale pliigis produktadon por liveri likvigitan naturan gason al eŭropaj landoj, nun Usono estas ĉefa liveranto de eŭropa likvigita naturgaso. Li eĉ klare kaj rekte montris, ke la nuna situacio estas “giganta oportuno”.

Al la parolo de Blinken, Maria Zakharova, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis lunde en socia komunikilo, ke Blinken publike parolis pri motivo de Usono kaj ĝiaj partneroj de NATO por detrui la naftoduktojn de Nord Stream1 kaj Nord Stream2.

Pri la supozo, kiu estas krimulo de la okazaĵo, Rusio kaj Usono sin miksis en oftaj disputoj. En la 30a de septembro, laŭ postulo de Rusio, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj okazigis kunvenon pri la okazaĵo. En la kunveno, Vasily Nebenzya, sendito de Rusio al UN diris en sia parolado, ke Rusio jam komencis enketon pri terorisma karaktero de la evento. Li diris, ke la liko ne utilas al Eŭropo, nek havas signifon por Rusio, nur Usono profitas de tio. Usona reprezentanto neis la akuzon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree