Unu el la kvar likoj de unu damaĝita naftodukto de Nord Stream en Balta Maro, Septembro 29, 2022. /AFP
Sveda Prokurorejo lunde deklaris bloki proksiman maron ĉe tralikiĝa ejo de naftoduktoj de Nord Stream por fari kriminalan enketon.
La prokurorejo diris en iu deklaracio, ke la proksima maro ĉe la tralikiĝa ejo de la naftoduktoj de Nord Stream jam estis blokita por faciligi kriminalan enketon. La prokurorejo faras kunlaboron kun pluraj institucioj por la enketo.
Sveda marborda gardantaro deklaris lunde vespere, ke ĝi jam komencis plenumi la decidon de la prokurorejo por malpermesi ajnajn aktivecojn ene de 5 maraj mejloj (9,26 kilometroj) de la tralikiĝa ejo de la naftoduktoj, inkluzive de eniro de marŝipoj, ankrado, subakviĝo, fiŝkaptado kaj faro de geofizika mezuro
La du naftoduktoj de Nord Stream eklikis en la 26a de septembro. Nun troviĝas kvar likoj, respektive en marareo de Svedio kaj Danio.