Ĝuu lernadon en maljuneco – kultura vivo de ĉinaj aĝuloj
Ĝoja Publikigita: 2022-10-04 08:00:07

Ĉinio havas la plej grandan nombron de maljunuloj en la mondo, ankaŭ estas unu el la landoj plej rapide maljuniĝantaj de la mondo. Ĉirkaŭ en la jaro 2035 la nombro de ĉinaj maljunuloj aĝantaj almenaŭ 60 jarojn superos 400 milionojn, kaj tio markos, ke Ĉinio eniros en severan maljuniĝon.

Maljuneco estas la grava periodo dum la vivo kaj edukado por maljunuloj estas grava por konstruado de dumviva eduksistemo. Aĝuloj vivtenas sin en maljuneco, ankaŭ devas "ĝui" la maljunaĝon. Februare de 2022 la ĉina Ŝtata Konsilio publikigis Nacian planon pri disvolvo de aferoj rilataj al maljunuloj kaj serva sistemo por maljunuloj en la periodo de la 14-a Kvinjara Plano (2021 – 2025), elmetante "stimuli establaĵojn rilatajn al maljunuloj disvolvi interretan edukadon por maljunuloj", kaj substrekante "novigi mekanismon, akceli fakojn, entreprenojn, departementojn kaj universitatojn malfermi al la tuta socio siajn lernejojn celantajn maljunulojn". 

Antaŭ la ĉina tradicia festo pri maljunaĝo, la Festo de Duobla Naŭo (la 9-a de la 9-a monato laŭ la luna kalendaro), raportisto de Ĉina Komunikila Grupo vizitis lernejon por aĝuloj, entreprenatan de la ĉina Ministerio de Akvaj Resursoj, kaj estis profunde impresita de abundaj kulturaj aktivadoj de maljunuloj danke al lernado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree