Ĉinio: Irako ne devus esti geopolitika ludkampo
Pluveta Publikigita: 2022-10-05 17:37:37

Marde Dai Bing, ĉina konstanta vicreprezentanto al Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la strategia statuso de Irako estas tre grava. La diverseco de etnoj kaj religioj devus esti akcelo por regiona kunlaboro, sed ne ludkampo por geopolitika konkuro.

Dum la Sekureca Konsilio de UN ekzamenis kaj pridiskutis la irakan problemon, Dai diris, ke Ĉinio aprezas la klopodojn de Irako al disvolvado de bonaj najbaraj kaj amikaj rilatoj kun landoj de la regiono kaj antaŭenigo de regiona integriĝo, kaj subtenas al la komunaj klopodoj de Irako kun Kuvajtio en serĉado de malaperintoj kaj ŝtataj posedaĵoj en Kuvajtio. Ĉinio ĉiam pledis plenan respekton al la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj, inkluzive de Irako, kaj la realigo de komuna sekureco per kunlaboro.

Dai diris, ke nuntempe la enlanda politiko de Irako estas en ŝlosila periodo, kaj ĝi alfrontas gravajn taskojn kiel la formado de nova registaro. Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj en Irako plifortigos unuiĝon, konvene traktos diverĝojn kaj atingos konsenton pri la politika aranĝo en laestonteco per dialogo kaj interkonsiliĝo kadre de la konstitucio kaj leĝbazita regado kaj starigos solidan politikan bazon por longdaŭra stabileco, disvolviĝo kaj prospero de la lando. Ĉiuj partioj en la internacia komunumo devas plene respekti la suverenecon kaj la regadon de Irako, kaj subteni la irakan popolon sendepende elekti disvolvan vojon, kiu konformas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree