Rusa prezidento Vladimir Putin marde subskribis federaciajn leĝojn, oficiale konfirmante la aliĝon de Donetsk, Lugansk, Zaporizhzhia, kaj Kherson al Rusio.
Putin subskribis ankaŭ federaciajn konstituciajn leĝojn pri formado de novaj regionoj ene de Rusio.
La koncernaj dokumentoj estis publikigitaj en la oficiala retejo pri leĝaj informoj de la lando.
La supera ĉambro de la parlamento de Rusio, la Federacia Konsilio, kaj la malsupra ĉambro de la parlamento, la Ŝtata Dumao, ratifis aliĝajn traktatojn komence de ĉi tiu semajno.
Vendrede, Kremlo okazigis ceremonion pri subskribo de traktato por meti Donetsk, Lugansk, Zaporizhzhia kaj Kherson en la Rusan Federacion.