Estas domaĝo por Usono ripeti " tragedion de Floyd"
Pluveta Publikigita: 2022-10-06 16:33:52

En la pasintaj du tagoj, en la 51-a sesio de la Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, ĉina reprezentanto esprimis seriozan zorgon pri la diskriminacia leĝplenumado kontraŭ etnaj minoritatoj fare de leĝplenumaj departementoj en Usono kaj aliaj landoj, kaj petis ilin alfronti al siaj propraj seriozaj rasismo kaj rasa diskriminacio kaj efike efektivigi la Durbanan Deklaracion kaj Ago-Programon por ke neniam plu okazu tragedioj similaj al George Floyd.

"Mi ne povas spiri." - Jen frazo lasita de George Floyd, afrik-devena usonano, kiu estis mortigita de blanka policano en Usono en majo 2020. Tiu ĉi tragedio kaŭzis grandskalajn protestojn kaj tumultojn tra Usono, sed ĝi ne dolorigis la usonan registaron. Laŭ statistiko, jaron post morto de Floyd, policanoj de Usono mortigis almenaŭ 229 afrik-devenajn usonanojn. Ekde la komenco de ĉi tiu jaro, okazis multaj perfortaj leĝplenumadoj de la polico kontraŭ afrik-devenaj usonanoj en Usono. Tiuj tragedioj foj-foje malkaŝis la hipokritecon de uson-stilaj homrajtoj kaj igis homojn klare vidi, ke la usona socio ne estas la tiel nomata "demokratia" paradizo, sed malsana socio, en kiu eĉ la bazaj rajtoj de civitanoj ne estas garantiitaj.

Kial perforta leĝplenumado fare de la polico kontraŭ afrik-devenaj usonanoj tiel frekvence okazis en Usono? Unuvorte tio reflektas profundan rasismon en Usono. Usona politika erudiciulo Michael Tesler atentigis, ke pli kaj pli da usonanoj opinias, ke Usono ne faris veran progreson pri raso en la pasintaj 50 jaroj. La proporcio de enketitoj, kiuj konsentas, ke "afrik-devenaj usonanoj estas multe diskriminaciataj", pliiĝis de 19% en 2013 ĝis 50% en 2020.

Multaj analizistoj montris, ke sub la situacio de la usona socio, etnaj minoritatoj ricevis simbolan atenton, nur kiam ili estis bezonataj de "balotapolitiko". Usonaj politikistoj havas nenian intereson aŭ instigon plibonigi la socian grundon kaj diversajn sistemajn mankojn, kiuj bredas la rasismon. Kiam Usono intervenis en aliajn landojn en la nomo de homaj rajtoj, ĝi unue devus ripari sian propran mantelon de homaj rajtoj kaj purigi sian propran domon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree