Tibeto plenumis 525 projektojn kun investo de 682,6 miliardoj da juanoj en pasintaj dek jaroj
Mirinda Publikigita: 2022-10-06 16:35:45

En la gazetara konferenco titolita “Dek Jaroj de Tibeto” okazigita de la Tibeta Aŭtonoma Regiono ĵaŭde, estis konigite, ke de 2012 ĝis 2021, Tibeto plenumis sume 525 projektojn kun la totala investo de 682,6 miliardoj da juanoj, inter kiuj la centra registaro investi 530,9 miliardojn da juanoj, kio forte subtenis al la altkvalita disvolviĝo de la ekonomio kaj socio de Tibeto.

Cetere loka financo de Tibeto plu kreskis, en 2021 la enspezo de ĝenerala publika buĝeto de la regiono estis 21,562 miliardoj da juanoj kun la jara kresko de 10,7% kaj memdecida disvolva kapablo de Tibeto plue fortiĝis.

Laŭ konigo en la pasintaj dek jaroj estis plue perfektigita la infrastrukturo de Tibeto, kiu posedas 120,7 mil kilometrojn da ŝoseoj kaj 152 internaciajn kaj domestikajn flugliniojn kun 68 urboj. Fundamente formiĝis la sinteza energio-proviza sistemo. La popolana vivo estis multe plibonigita kaj evidente altiĝis la sana nivelo de diveretnaj grupoj en la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree