La 5an de oktobro la Monda Organizo pri Komerco prognozis, ke la monda ekonomio suferis multoblan atakon, la monda komerco perdis kreskan kapablon en la dua duonjaro de 2022 kaj multe malaltiĝos la kreska rapido en 2023.
Ekonomikistoj de la organizo malaltigos la kreskan antaŭkalkulon de la tutmonda vara komerco en 2023 al 1%, kiu estas multe malalta ol 3,4% laŭ la prognozo en aprilo.
Ekonomikistoj de la organizo prognozis, ke la kvanto de tutmonda vara komerco de 2022 kreskos je 3,5% kaj la tutmonda ekonomio kreskos je 2,8% en 2022.
La MKO opinias, ke sekve de malrapidiĝo de kresko de ĉefaj ekonomioj en la mondo malmultiĝos la bezono de importado. La alta energio-prezo kaŭzita de ukraina krizo altigos produktan koston de entreprenoj. Streĉigitaj monpolitikoj de Usono influos siajn elspezajn kampojn de domoj, veturiloj kaj fiksaj investoj.