Inaŭguriĝis 52a Konferenco de Organizo de Amerikaj Landoj en Peruo
Mirinda Publikigita: 2022-10-06 15:59:45

Antaŭtagmeze merkrede laŭ la loka tempo en Limo, ĉefurbo de Peruo, inaŭguriĝis la 52a Konferenco de Organizo de Amerikaj Landoj. Perua prezidento Pedro Castillo, ĝenerala sekretario de la Organizo de Amerikaj Landoj Luis Almagro kaj reprezentantoj el 31 landoj ĉeestis la konferencon.

La ĉeftemo de ĉifoja konferenco estas “Unuiĝu Kontraŭ Neegaleco kaj Diskriminacioj”. Perua prezidento Castillo diris en sia parolo, ke la konferenco celas protekti egalajn rajtojn kaj oportunojn de virinoj, laborantoj, indiĝenoj kaj afrikanoj por garantii iliajn vivkondiĉojn kaj trakti diversaj diskriminaciojn.

La konferenco daŭras tri tagojn kaj fermiĝos en la 7a de oktobro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree