Direktoro de IMF: Monda Ekonomio probable perdos 4 duilionojn da usonaj dolaroj de produkto
Ĝoja Publikigita: 2022-10-07 17:25:10

Direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF) avertis, ke la monda ekonomio estas en pliiĝanta risko de recesio kaj probable perdos 4 duilionojn da usonaj dolaroj de produkto en la jaro 2026. Tio estas "grandega malhelpo" pli-malpli same granda kiel la germana ekonomio.

Kristalina Georgieva, direktoro de la IMF, diris en siaj preparaj rimarkoj por evento de la IMF ĵaŭde en Vaŝingtono, ke la situacio "pli probable plimalboniĝas, sed ne pliboniĝas". Ŝi citis, ke la necerteco ankoraŭ restas "ekstreme alta" post rusa milita kampanjo en Ukrainio kaj la pandemio, kaj avertis, ke "probable aperos pli da ekonomiaj surprizoj".

La IMF nun prognozas, ke la kresko de monda ekonomio estos je nur 3,2% en 2022 kaj 2,9% en 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree