Malneto de decido rilata al Xinjiang “intencas malhelpi Ĉinion”
Ĝoja Publikigita: 2022-10-07 17:27:52

La Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĵaŭde rifuzis malneton de decido rilata al Xinjiang, kiun ĉina speciala sendito en Ĝenevo priskribis kiel "vera intenco profiti de homrajtaj establaĵoj de UN por interveni en ĉinajn internajn aferojn kaj per xinjiang-aj demandoj malhelpi Ĉinion."

Chen Xu, ĉefo de Ĉina Misio al UN en Ĝenevo, diris, ke Usono kaj iuj aliaj landoj metis la projekton en la tagordo kaj pakis ĝin kiel proceduran demandon, provante legitimi senaŭtoritatan kaj kontraŭleĝan "takson" kaj prezenti sur la tagordo de la konsilio demandojn rilatajn al Xinjiang, kiuj tute ne ekzistas.

Antaŭ ĵaŭda voĉdono en la 51a sesio de la Konsilio de Homaj Rajtoj, Chen diris, ke "la temoj rilataj al Xinjiang absolute ne estas demandoj pri homaj rajtoj. Ili estas kontraŭ terorismo, radikalismo kaj secesio."

Li sciigis la konsilion, ke post penaj klopodoj, en Xinjiang dum sinsekvaj kvin jaroj ne okazis perforta kaj terora evento. La homaj rajtoj de popolanoj de ĉiuj etnaj grupoj en Xinjiang estas protektataj en la plej alta grado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree