Okazis 1a Konferenco de Gvidantoj de Eŭropa Politika Komunumo
Pluveta Publikigita: 2022-10-07 17:20:10

La 6an de oktobro en Prago, la ĉefurbo de Ĉeĥio, okazis la 1a Konferenco de Gvidantoj de la Eŭropa Politika Komunumo. Al la konferenco ĉeestis gvidantoj el 27 landoj de Eŭropa Unio kaj 17 landoj kaj regionoj ekster la Eŭropa Unio (EU). Ili diskutis pri sekureco, energio, klimata ŝanĝiĝo, ekonomio kaj aliaj demandoj de Eŭropo en la nova situacio.

Petr Fiala, ĉefministro de Ĉeĥio, kiu estas deĵoranta lando de la EU, diris en sia parolo antaŭ la konferenco, ke li esperas, ke la konferenco fariĝos rondtabla forumo, en kiu oni faros neoficialajn interŝanĝojn pri la situacioj de Eŭropo kaj aliaj regionoj. Fiala emfazis, ke la konferenco ne starigos novan eŭropan organizon, nek anstataŭos iun ajn ekzistan kunlaboron, eĉ ne aprobos iun ajn rezolucion.

Iuj analizistoj opinias, ke ĉar ekzistas multaj diverĝoj pri iuj regionaj problemoj, la ĉeestantaj landoj kaj regionoj ne povas atingi unuanimon kaj formi starpunkton. La Eŭropa Politika Komunumo eble fariĝos parolanta klubo, kiu ne povas solvi esencan problemon. Iuj kandidatoj de la EU ankaŭ estas maltrankvilaj pro tio, ke la nova mekanismo prokrastos ilian formalan aliĝon al la EU.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree