Kunvenis plej alta disciplina inspekta komisiono de KPĈ
Pluveta Publikigita: 2022-10-07 17:46:31

La 7an de oktobro, en Pekino, okazis la Sepa Plena Sesio de la 19a Centra Komisiono por Disciplina Inspekto de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Al la sesio ĉeestis 129 membroj de la komisiono, kaj 2 aliaj observantoj sen voĉdona rajto.

La plena sesio estis prezidita de la Konstanta Komitato de la komisiono. Zhao Leji, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj sekretario de la Centra Komisiono por Disciplina Inspekto de la KPĈ, faris parolon.

La plena sesio pridiskutis kaj sankciis la raporton prezentitan de la 19-a Centra Komisiono por Disciplina Inspekto de la KPĈ al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj konsentis prezenti la raporton al la Sepa Plena Sesio de la 19a Centra Komisiono de la KPĈ por ekzamenado kaj diskutado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree