Ĉinio transdonis moderan farmaciaĵan tenejon al Zimbabvo
Yu Publikigita: 2022-10-08 16:27:38

Ĉinio ĵaŭde transdonis plej progresintan farmaciaĵan tenejon kun valoro de multaj milionoj da usonaj dolaroj al la zimbabva registaro, kio levos la kapablon de Zimbabvo pri stokado de drogoj kaj plibonigos ĝian prisanan liversistemon.

La tenejo, konstruita kaj financita de la ĉina registaro, kostas 22 milionojn da usonaj dolaroj kaj troviĝas en la dua plej granda plusenda hospitalo de la lando, la centra hospitalo Sally Mugabe, en Hararo.

La konstruo de la farmaciaĵa tenejo fare de la Anhui-a Eksterlanda Ekonomia Konstrukompanio komenciĝis en 2019 kaj estis finita en aprilo de 2022.

Dum parolado en la transdona kaj servopretiga ceremonio, zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa laŭdis Ĉinion pro ĝia subteno al la prisana servo de Zimbabvo. Li diris, ke tia solideco kaj subteno montras la fortan ligitecon inter la du landoj, kaj ke lia lando dankas Ĉinion kaj la nova tenejo plenumas internaciajn normojn de efika farmaciaĵa stokado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree