Ĝenerala Asembleo de UN adoptis rezolucion pri solidareco kun Pakistano pro inundoj
Qiujieming Publikigita: 2022-10-08 19:02:05

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) vendrede adoptis rezolucion pri solidareco kaj subteno al Pakistano post la lastatempaj gigantaj inundoj.

La rezolucio urĝis la internacian komunumon, precipe la donacanto-landojn, internaciajn financajn instituciojn kaj rilatajn internaciajn organizaĵojn, kaj personajn sekciojn kaj civilan socion liveri plenan subtenon kaj helpon al la pakistana registaro en ĝiaj klopodoj por mildigo de la malfavoraj efikoj de la inundoj kaj kontentigo de la mez- kaj longperiodaj bezonoj de renormaligo kaj rekonstruado.

La rezolucio emfazis la neceson de la internacia komunumo konservi sian fokuson post la nuna krizhelpo por subteni la mez- kaj longtempajn klopodojn por renormaligo kaj rekonstruado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree