Kroata eksprezidento: Vastaj perspektivoj de kroata-ĉina kunlaboro
Yu Publikigita: 2022-10-08 15:02:50

Kroata eksprezidento Ivo Josipovic diris lastatempe en ekskluziva intervjuo kun raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo, ke en la lasta jardeko, Ĉinio faris rimarkindan progreson en politiko, ekonomio, diplomatio kaj aliaj kampoj, kaj fariĝis grava forto konservanta la mondan pacon, kaj ke la rilatoj inter Kroatio kaj Ĉinio bone disvolviĝis kaj la duflanka kunlaboro  havas vastan spacon por plua profundigo. 

Josipovic opiniis, ke en la pasinta jardeko sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping Ĉinio havis pozitivajn ŝanĝiĝojn en la kampoj de ekonomio kaj politiko. Li diris, “La disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio en ĉi tiu periodo estis evidentaj. Tio, kio profunde impresis min, estas, ke Ĉinio sukcese eliminis malriĉecon. Laŭ la politika perspektivo, ankaŭ Ĉinio estas grava forto en la internacia areno kaj aktive partoprenas en kunordigo pri traktado de ĉiuj gravaj demandoj en la mondo. Mi opinias, ke la monda paco estas la plej grava demando nun en internaca politiko, kaj Ĉinio faris gravajn kontribuojn.”

Rilate al la situacio de la Tajvana Markolo, Josipovic diris, “Ĉiuj demandoj rilataj al Tajvano de Ĉinio devas esti pripensitaj kaj pridiskutitaj surbaze de grava principo, nome la principo pri unu Ĉinio. Ĉiuj landoj devas klare observi la principon pri unu Ĉinio kaj tiel same por la estonteco. La Unuiĝintaj Nacioj jam konfirmis la principon, kiu estas integra parto de la internacia leĝo. Mi kredas, ke nur per observo de la internacia leĝo ni povas kontribui al la monda paco.”

Ĉi tiu jaro markas la 30an datrevenon de la starigo de ĉina-kroataj diplomatiaj rilatoj. Josipovic diris, ke la kroata-ĉinaj rilatoj subtenis bonan disvolviĝon precipe en lastaj jaroj. Ĉinaj firmaoj, kiel ĉefaj entreprenistoj, partoprenis en la infrastrukturaj konstruoj, inkluzive de la ponto Peljesac kaj la ventoenergia centralo Senj en Kroatio. Li opiniis, ke ambaŭ la ekonomia kunlaboro kaj politikaj rilatoj inter Kroatio kaj Ĉinio havas spacon por plua profundigo. Li aldonis, ke estos pli da tiaj projektoj en la estonteco, kaj li esperas, ke kun la komuna klopodo de la du flankoj, kroataj produktoj kaj servoj povos pli multe eniri la ĉinan merkaton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree