Amaskomunikila centro por 20a Nacia Kongreso de KPĈ malfermiĝos en 12a de oktobro
Qiujieming Publikigita: 2022-10-08 17:30:01

Amaskomunikila centro por la baldaŭa 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) malfermiĝos en la 12a de oktobro.

La amaskomunikila centro traktos petojn de eksterlandaj raportistoj kaj raportistoj el Honkongo, Makao kaj Tajvano pri akreditaĵoj kaj intervjuoj.

La centro ankaŭ organizos gazetarajn konferencojn kaj aranĝos raportadon de la kongreso por ĵurnalistoj.

La servejo de gazetara akcepto de la amaskomunikila centro situas en Hotelo Nikko New Century Pekino.

Retejo (http://20th.cpcnews.cn) kaj kontoj de sociaj komunikiloj en WeChat, Weibo kaj Toutiao por la amaskomunikila centro malfermiĝos la 10an de oktobro por doni informojn pri la kongreso, gazetaraj konferencoj kaj gazetaraj intervjuoj. En la retejo estos zono dediĉita al informaj servoj por registritaj raportistoj.

La telefonnumeroj de la akceptejo por enlandaj ĵurnalistoj estas: (8610)68356200, 68356300. La faksnumeroj estas: (8610)68356700, 68356800.

La telefonnumeroj de la akceptejo por ĵurnalistoj el Honkongo, Makao kaj Tajvano estas: (8610)68350700, 68350800, kaj la faksnumeroj estas: (8610)68350900, 68351900.

La telefonnumeroj de la akceptejo por eksterlandaj ĵurnalistoj estas: (8610)68350100, 68350200, kaj la faksnumeroj estas: (8610)68350400, 68350500.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree