La semajna revuo Usonaj Novaĵoj kaj Monda Raporto raportis la 6an de oktobro, ke freŝa raporto publikigita de la Usona Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj montris, ke de 2020 ĝis 2021, la kvantoj de pafmortigoj kaj sinmortigoj en Usono kreskis je pli ol 8% respektive, atingante novan rekordon ekde la 1990-aj jaroj. Pasintjare 81% de la pafmortigoj kaj 55% de la sinmortigoj rilatis al pafiloj, kaj la du ciferoj estas pli altaj ol tiuj de 79% kaj 53% en la jaro 2020
La raporto montris, ke mortiga proporcio de afrikaj usonanoj en diversaj aĝoj estas plej alta. La proporcio de pafmortigitaj afrikdevenaj junuloj en la aĝo de 10 ĝis 24 jaroj estis aparte pli alta, ĉirkaŭ 20-oble pli alta en 2020 kaj 25-oble pli alta en 2022 ol tiu de la samaĝaj blankuloj.
Usonaj fakuloj opinias, ke la pliiĝo de pafmortigoj rilatas al rasismo, ekonomia premo kaj rompiĝo de la rilatoj inter la popolo kaj polico.