Ĉu Britio aŭdis rezolucion de OAŜ pri Malvinoj
Yu Publikigita: 2022-10-09 17:21:27

En la 52a Ĝenerala Asembleo de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ), kiu finiĝis la 7an de oktobro, ĉiuj delegitoj adoptis per aplaŭdo rezolucion por defendi la "legitimajn rajtojn" super Argentino al Malvinoj, kaj alvokis solvi disputojn per "pacaj intertraktadoj".

Tio ne estis la unua fojo, ke la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj faris tian deklaron. Ĝi plurfoje adoptis rezoluciojn, subtenante Argentinon reakiri suverenecon super Malvinoj per pacaj dialogoj. Tiaj rezolucioj faritaj surbaze de justeco reflektas la komunan voĉon de amerikaj ŝtatoj kaj montras ilian deziron pri elimino de koloniisma tradicio. Luis Almagro, ĝenerala sekretario de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, diris, ke landoj en la regiono havas saman starpunkton pri la demando de Malvinoj. Li akcentis, ke la ekzisto de Britio sur tiuj insuloj signifas "koloniismajn restaĵojn" kaj estas "neakceptebla".

Ĉu Britio aŭdis la rezolucion de Organizo de Amerikaj Ŝtatoj? La demando de Malvinoj estas "viva fosilo" de koloniismo. En 1816, Argentino heredis la suverenecon super Malvinoj, kiam ĝi sendependiĝis disde la hispana kolonia regado. En 1833, Britio ekokupis Malvinojn perforte. En 1965 la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion por inkluzivi tiun demandon en la tagordon de deskoloniigo, vokante al la du partioj solvi la disputojn pri suvereneco super la insuloj per intertaktadoj. Ankaŭ kunveno de la Speciala Komitato pri Deskoloniigo de la UN kelkfoje urĝis la britan registaron traktadi kun la argentina flanko. Tamen la brita flanko ĉiam rifuzis, kio stagnis traktadon de la demando.

Kial la brita registaro ĉiam ne volas sidi ĉe la tablo de intertraktado? Krom longtempa proprigo de riĉaj olegasaj resursoj en la maro ĉirkaŭ Malvinoj, Britio intencas montri sian militan ekziston en Latin-Ameriko per regulaj militekzercadoj kaj lokado de aerdefendaj armiloj, por ripeti la malnovan revon de la “imperio, kie la suno neniam subiras". Tio ankaŭ spegulas, ke koloniismo estas la origina peko de Britio kaj aliaj okcidentaj landoj.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree