Serba ĉefministro: Altnivela malfermo de Ĉinio donas disvolvajn oportunojn al ĉiuj landoj
Yu Publikigita: 2022-10-09 17:03:07

Serba ĉefministro Ana Brnabić diris lastatempe en ekskluziva intervjuo kun raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉinio ĉiam firme antaŭenigis altnivelan malfermon, liverante disvolvajn oportunojn al ĉiuj landoj de la mondo, kaj ke Serbio atendas informiĝi pri novaj disvolvaj dispozicioj kaj planoj de Ĉinio el la baldaŭa 20a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Brnabić diris: "La 20a Nacia Kongreso de la KPĈ ne nur estas unu el la plej gravaj okazaĵoj en la politika vivo de Ĉinio, sed ankaŭ havas gravan signifon al ni serboj. Ĉinio estas unu el la gravaj strategiaj partneroj de Serbio kaj la dua plej granda komerca partnero de la lando, kaj inter la du landoj estas fera amikeco. En la lasta jardeko, la serba-ĉina kunlaboro en diversaj kampoj spertis grandajn ŝanĝiĝojn kaj rapide disvolviĝis. La duflanka kunlaboro multe profitigis Serbion kaj ĝian popolon. Ni atendas aŭdi el la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ informojn de Ĉinio, unu el la plej gravaj potencoj en la mondo, kaj akurate informiĝi pri ĝiaj planoj pri la venonta disvolvado.”

Brnabić opiniis, ke Ĉinio ĉiam estis unu el la plej aktivaj rekomendantoj kaj gvidantoj de malfermo kaj justa komerco en la mondo. Sub la gvidado de la KPĈ, Ĉinio firme antaŭenigis altnivelan malfermon, dividis kun la tuta mondo disvolvajn dividendojn per sia propra progreso, kaj helpis al multaj landoj realigi ekonomian kaj socian disvolviĝon. Serbio ricevis efektivajn avantaĝojn de la reciprokprofita kunlaboro kun Ĉinio.

Brnabić diris, ke ĉiuj landoj devas trankvile pripensi iujn demandojn, esti pli unuiĝintaj ol iam ajn antaŭe, kaj fari pli da klopodoj por konservi la bazajn principojn de internacia leĝo kaj la gvidan rolon de la Unuiĝintaj Nacioj en internaciaj aferoj. Ŝi akcentis, ke Ĉinio ĉiam firme subtenis la teritorian integrecon de Serbio, kaj ankaŭ la subteno de Serbio al la principo de unu Ĉinio ĉiam estis firma, kaj ĝuste pro la persisto pri tiuj ĉi principaj starpunktoj Serbio kaj Ĉinio estas pli proksimaj unu al la alia.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree