Antaŭ nelonge la Svislanda Nacia Sekureca Agentejo publikigis la rezulton de la unua enketo pri la evento, tio estas, eksplodo de la naturgasaj duktoj Nord Stream en la Balta Maro, kaj tio grandigis la dubon, ke estis homoj, kiuj intencis ĝin detrui. Povas esti certe, ke la evento “Nord Stream” pliigis la necertecon de eŭropa energiosekureco, kaj tio por eŭropaj landoj, kiuj jam profundiĝis en krizo de energio, estas terura ĝeno.
Kiu intencis ĝin detrui? Oni faris divenojn. Sed estas interese, ke la pollanda eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, Sikorski, diris en socia retejo: “Dankon al vi, Usono.” Kaj sub la teksto troviĝas la bildo pri la eksplodo de la naturgasaj duktoj “Nord Stream”.