Estis unuafoje trovita ora masko en kulturaj ruinoj de Shang-dinastio en Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2022-10-10 09:41:03

Lastatempe ĉina Nacia Kultura Heredaĵa Administracio okazigis laborkunvenon pri gravaj progresoj de granda projekto titolita “fari arkeologiajn esplorojn en Ĉinio.” En la kunveno oni raportis, ke estis elterigita ora masko el altklasa nobela tombo en urbaj ruinoj de la Shang-dinastio (ĉ. 16-a – 11-a jarcento a. K. ) en Zhengzhou, ĉefurbo de ĉina centra provinco Henan. Laŭ fakuloj, ĝia dato estas pli frua ol tiu de la ora masko elterigita el Sanxingdui-ruinoj en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj samtempe estis eltombigitaj kvar oraĵoj. Tio freŝigis sciojn pri ora kulturo en la Centra Ebenaĵo, t.e. la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero.

Estro de Zhengzhou-a Instituto pri Kulturaj Relikvoj kaj Arkeologia Esploro Gu Wanfa diris, "Ĝi estas la unika ora kovro, kiu estis unuafoje trovita en kulturaj ruinoj de Shang-dinastio en la tuta lando, kaj la trovo donis tre gravajn indikaĵojn al esploro de rekta origino de kulturoj de ora masko en la sudokcidenta landparto en la tempo, kiu egalas al la fino de Shang-kulturoj en la Centra Ebenaĵo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree