Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Alexander Van der Bellen pro lia reelektiĝo kiel aŭstra prezidento.
Xi diris en sia mesaĝo, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstrio kaj volas kunlabori kun prezidento Van der Bellen por puŝi la ĉina-aŭstrian ampleksan partnerecon de kunlaboro al nova disvolviĝo kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.