Xi sendis gratulan mesaĝon al fiĝia prezidento okaze de 52a sendependiĝa datreveno de Fiĝioj
Qiujieming Publikigita: 2022-10-10 16:17:18

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al fiĝia prezidento Wiliame Katonivere, esprimante gratulon okaze de la 52a datreveno de la sendependiĝo de Fiĝioj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke de sia sendependiĝo, Fiĝioj faris grandajn progresojn en ekonomio kaj socio, kaj la lando ŝanĝiĝis de tago al tago.  Ĉinio kaj Fiĝioj estas ampleksaj strategiaj partneroj kun reciproka respekto kaj komuna disvolvado. La profundigo kaj disvolvo de dulandaj rilatoj estas favoraj al plifortigo de la bonfarto de la du popoloj kaj al regionaj paco, stabileco kaj prospero. Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj kaj volas kunlabori kun prezidento Katonivere por plu esplori la potencialon de la dulandaj rilatoj, plivastigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenigi la stabilan kaj longdaŭran disvolviĝon de ĉina-fiĝiaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree