Hegemonio de Vaŝingtono denove ricevis malmildan rifuzon
Xiong Publikigita: 2022-10-10 21:38:31

OPEL+ (OPEL: Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj) decidis ekde novembro reĝustigi malaltan ĉiutagan produktokvanton de nafto je 2 milionoj da bareloj, kaj la informo krevigis Usonon lastatempe. Origine, la registaro de Biden esperis, ke ĉefaj petrolproduktaj landoj de Mezoriento faros la pliigon de produktokvanto por bridi la prezon de petrolo kaj helpi Usonon regi la inflacion, sed nun la rezulto iris kontraŭ la volo de Usono. La ĵurnalo The Hill komentis, ke la decido de OPEL+ donis grandan baton al Biden pri usona diplomatia politiko. Estas fakulo, kiu diris: “Evidente, Vaŝingtono ankoraŭ ne konceptis, ke jam aperis nova ‘persa golfo’, kiu ne submetas sin al Vaŝingtono.

Kial OPEL+ decidis malpliigi produktokvanton? Analizisto montris, ke unuflanke lastatempe la internacia petrolprezo falis, kaj pro tio la petrol-eksportaj landoj enspezis malpli multe, kaj aliflanke, influate de geopolitiko, la necerteco de la tutmonda ekonomio multiĝis kaj la bezono de petrolo eble iros malsupren. Petrolo estas la bazo de la OPEL-landoj, do ilia decido malpliigi produktokvanton de petrolo estis por iliaj propraj interesoj.

Sed tiu decido kolerigis Usonon. En la lastaj kelkaj monatoj usonaj registaraj oficistoj aktivis en kaj ekster-lande, provante kvietigi la petrolan prezon ĉiam leviĝantan. Sed la decido de OPEL+ nuligis ilian penadon. Kaj krome, tio ankaŭ ĝenos la demokratojn en la baldaŭaj elektoj.

La 9an de oktobro CNN komentis, ke la decido de OPEL+ malpliigi petrolan produktokvanton vundis Usonon, sed Usono devus koncepti, ke tiuj landoj ĉiuj havas sian propran intereson kaj strategion kaj ne estas dependaj landoj de Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree