Proparolanto de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Mao Ning anoncis, ke laŭ invito de la registaro de Kazaĥio, la prezidanto-lando de Konferenco pri Interago kaj Konfido-konstruaj Rimedoj en Azio (KIKA), ĉina vicprezidanto Wang Qishan gvidos delegacion al Kazaĥio por ĉeesti la 6an pintkunvenon de KIKA en Astano de la 12a ĝis la 13a de oktobro.