Antikva Urbo Liangzhu: Atestanto de ĉina kvinmiljara historio
Ĝoja Publikigita: 2022-10-11 09:41:37

Ĉina antikva arkeologia restaĵo Liangzhu estis deklarita kiel Monda Heredaĵo de Monda Heredaĵa Komitato de UNESKO dum ĝia 43-a sesio en Bakuo, la ĉefurbo de Azerbajĝano, en la jaro 2019.

La restaĵo situas en la distrikto Yuhang de urbo Hangzhou en ĉina orienta provinco Zhejiang, montras la ĉinan civilizacion de antaŭhistoria riza agrikulturo, kiu ekzistis inter 3300 a.K. kaj 2300 a.K.

Okupanta ĉirkaŭ 14,34 kvadratajn kilometrojn (1,434 hektarojn) sur la ebenaĵo de riveraj retoj ĉe la norda piedo de sudorienta ĉina marborda monteta regiono, la restaĵo inkludas arkeologiajn ruinojn kaj elterigitajn kulturajn objektojn de la Antikva Urbo Liangzhu, ankaŭ unu medion de marĉo.

Laŭ Colin Renfrew, emerita profesoro de arkeologio en Kembriĝo kaj membro de la Brita Akademio, la arkeologia restaĵo de Liangzhu liveras profundan kaj konvinkan pruvon, atestante, ke komenciĝis la ĉina civilizacio antaŭ 5 000 jaroj, pli frue mil jarojn ol la antaŭa opinio.

Flugbirda vido de parto de la antikva arkeologia restaĵo Liangzhu en la distrikto Yuhang de urbo Hangzhou en provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, la 5-an de julio, 2019. /VCG foto

La larĝa kaj vasta Jado Cong, dublita “Jada Reĝo Cong”, pezas je ĉirkaŭ 6 500 gramoj kaj havas unikan dekoracion. /VCG foto

Parto de jada kombilo eltombigita en la arkeologia restaĵo Liangzhu. /VCG foto

La Liangzhu-Kultura Muzeo situas en la arkeologia restaĵo Liangzhu en Hangzhou, orienta ĉina provinco Zhejiang, la 25-an de junio, 2018./ VCG foto

Miniaturo de la Mojiaoshan-Palaca Areo en la arkeologia restaĵo Liangzhu en distrikto Yuhang de urbo Hangzhou, Zhejiang-provinco, Ĉinio. /CGTN foto


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree