Ĉinio oponas novan regadon pri eksportado de duonkonduktantaj blatoj
Qiujieming Publikigita: 2022-10-11 17:39:33

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Komerco lunde diris, ke Ĉinio firme oponas la novan regadon pri eksportado de duonkonduktantaj blatoj al Ĉinio, kio severe damaĝos normalan komercon inter kompanioj en la du landoj kaj minacos la stabilecon de tutmonda industria kaj proviza ĉeno.

La proparolanto diris, ke la ĉina flanko rimarkis, ke naŭ ĉinaj entoj estis forigitaj el la nekontrolita listo, kaj tio signifas, ke la du landoj povas trovi solvojn, el kiuj profitos entreprenoj de ambaŭ flankoj se ili nur sekvos la principon de kunlaboro kaj komuna gajno. Sed en la sama tempo, Usono aldonis 31 ĉinajn entojn al la nekontrolita listo kaj plu intensigis eksportan regadon pri duonkonduktanto kaj aliaj kampoj. Tio ĉi estas tipa praktiko de teknologia malmilda traktado, kiu ne nur malobservas la spiriton de kunlaboro inter la du landoj, sed ankaŭ malrespektas la praktikan kunlaboron inter la du flankoj. La agoj de Usono damaĝos ne nur la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj, sed ankaŭ la komercajn interesojn de usonaj eksportistoj.

La proparolanto urĝis la usonan flankon ĉesigi la malĝustajn agojn kaj doni justan traktadon al entreprenoj el ĉiuj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree