Tibeto elspezis 12,7 miliardojn da juanoj en ekologia protektado dum la pasinta jardeko
Qiujieming Publikigita: 2022-10-11 16:26:00


Aŭtoritatoj diris, ke la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio elspezis 12,7 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 1,8 miliardoj da usonaj dolaroj) en ekologia protektado dum la pasinta jardeko.

Shui Yanping, vicestro de la regiona departemento pri ekologio kaj medio lunde diris en gazetara konferenco, ke en 2021, la arbara kovroprocento en Tibeto atingis 12,31%, kaj la ampleksa vegetalara kovrado de herbejo kreskis je 47,14%.

Shui diris, ke la pupolacio de raraj sovaĝaj bestoj ankaŭ rekreskis. La populacio de nigrakola gruo, kiu estas sub la unuaklasa nacia protektado, pliiĝis de malpli ol 3 000 en 1995 ĝis pli ol 10 000, kaj la nombro de tibetaj antilopoj pliiĝis al pli ol 300 000.

Shui diris, ke datumoj montras, ke Tibeto restas unu el la regionoj kun la plej bona medio tutmonde, kie lokaj ekologiaj sistemoj restas stabilaj kaj la medio konstante pliboniĝas.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree