Kaŝita batalo malantaŭ Nord Stream dum 27 jaroj (1)
Lucia Publikigita: 2022-10-11 18:30:14

Lastatempe, la naturgasaj pipelinoj Nord Stream, pri kiu aperis multaj komplikaĵoj, estis tre atentataj pro la tralikiĝo. Tra la mondo estas demando, kiu sabotis la duktojn.

Mi ne scias, kiu estas kulpa pri la okazaĵo. Tamen mi volas atentigi vin, ke la fokusoj rilatas al interesataj partioj. Rusio diris, ke almenaŭ 6 monatoj estas bezonataj por ripari pipelinojn. Naturgaso refoje prezaltiĝis en Eŭropo, la ĉefa aĉetanto de naturgaso el Rusio. Samtempe kun la prezaltiĝo de naturgaso en eŭropaj landoj, la gajninto kalkulas sian profiton.

Usona ŝtatsekretario Antony Blinken klare kaj rekte montris, ke la nuna situacio estas“giganta oportuno”. Usono jam grandskale pliigis produktadon por liveri likvigitan naturgason al eŭropaj landoj.

Danke al rapida kresko de la postulado de la eŭropaj aĉetantoj, la eksporto de likvigita naturgaso de Usono en la antaŭa duono jam okupis la unuan lokon en la mondo.Fakte, Biden kaj du liaj antaŭuloj ofertis usonan naturgason al eŭropaj landoj. Ili ĉiam rigardis Nord Stream kiel “dornon en la karno”. 

En 1995 jam venis la intenco konstrui naturgasajn pipelinoj Nord Stream kunligantan Rusion kaj Germanion. Rusio kaj eŭropaj landoj estas forte komplementaj en energio. Rusio havas relative grandajn rezervojn de naturgaso kaj petrolo, kaj eŭropaj landoj havas grandan postuladon en tiu ĉi kampo.

De 1995 ĝis 2005, la programo de pipelinoj Nord Stream estis en la komenca stadio.Dum la intertraktado, Usono ne donis grandan atenton al la programo, ĉar tiam Usono fokusiĝis al petrolo, sed ne naturgaso.

En 2009, Usono ŝanĝis sian sintenon pri pipelinoj Nord Stream. Kio okazis en tiu jaro? Ni parolos en venonta videaĵo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree