Usona mediato: Ŝuldoj en Usono unuafoje superis 31 duilionojn da usonaj dolaroj
Qiujieming Publikigita: 2022-10-11 16:26:36

Usona komerca novaĵ-retejo Quartz raportis la 5an de oktobro, ke la totala ŝuldo de Usono unuafoje kalkuliĝis al pli ol 31 duilionoj da usonaj dolaroj, kiu estas proksime al 31,4 duilionoj da usonaj dolaroj, la supra limigo de la ŝuldo por Usono fiksita de la usona Kongreso, laŭ la plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la usona Departemento pri Financo.

La raporto diris, ke multaj ekstremaj ŝuldoj okazis en la periodo de la epidemio. Kvankam usona preizidento Joe Biden jam anoncis la finiĝon de la epidemio en Usono, la ŝuldoj daŭras. Kun la altiĝo de procento de interezo, kosto de ŝuldo pli kaj pli kreskos.

Laŭ senpartiaj neprofitocelaj organizaĵoj dediĉitaj al edukado de civitanoj pri la financaj defioj de ilia lando, troa ŝuldo kondukos al kontinunaj inflaciaj premoj, puŝos la ŝuldon de Usono al novaj rekordoj plej frue en 2030, kaj triobligos la federaciajn pagajn interezojn dum la venonta jardeko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree