Xi kaj Steinmeier adresis gratulmesaĝon al si reciproke pri la 50-jariĝo de establiĝo de ĉina-germanaj diplomatiaj rilatoj
Xiong Publikigita: 2022-10-11 20:34:53

La 11an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj germana prezidento Frank-Walter Steinmeier adresis gratulmesaĝon al si reciproke pri la 50-jariĝo de la establiĝo de la ĉina-germanaj diplomatiaj rilatoj.

Xi notis, ke en la pasintaj 50 jaroj Ĉinio kaj Germanio estis fidelaj al la spirito de reciproka respekto kaj komuna gajno kaj ade progresigis la dulandajn rilatojn. La du landoj faris pozitivan kontribuon por la mondaj paco kaj evoluo kaj kune formis novan ĉapitron por siaj kunirado kaj atingoj. Xi diris, ke li volas labori kun Steinmeier por puŝi al pli nova ŝtupo la ĉina-germanan plenampleksan strategian partnerecon kaj beni la du landojn kaj popolojn.

Steinmeier diris, ke dum la 50 jaroj, la germana-ĉinaj rilatoj profunde disvolvis en multaj kampoj, kreskigante la dulandajn interŝanĝojn kaj bonfarton de la du popoloj. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Germanio, kaj la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Germanio kaj Ĉinio konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj. Li deziris al la dulanda interpopola kunlaboro konstante pompan evoluadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree