Enspeza kresko de Ĉinio sekvas ritmon kun ekonomia ekspansio de jardeko
Qiujieming Publikigita: 2022-10-12 20:12:33

La Nacia Statistika Buroo (NSB) marde diris, ke la kresko de enspezo de ĉinaj loĝantoj sekvis ritmon kun la ekonomia kresko de la lando en la pasinta jardeko, kaj la enspeza diferenco inter urbaj kaj kamparaj loĝantoj malgrandiĝis.

La NSB diris, ke la pokapa disponebla enspezo de Ĉinio atingis 35 128 juanojn (ĉirkaŭ 4 940 usonajn dolarojn) en 2021, pli ol 112,8 procentojn ol tiu en 2012. Ĝi alportis la averaĝan jaran nominalan kreskorapidecon al 8,8 procentoj en la pasinta jardeko. Post dekalkulo de prezfaktoroj, la averaĝa jara reala kreskorapideco estis 6,6 procentoj, ĝenerale konforma al la ekspansiiĝanta ekonomio.

La enspeza diferenco inter urbaj kaj kamparaj loĝantoj malgrandiĝis en la pasinta jardeko.

En 2021, la pokapa disponebla enspezo de urbaj loĝantoj estis 47 412 juanoj, pliiĝinte je 96,5 procentoj ol tiu en 2012. La pokapa disponebla enspezo de kamparaj loĝantoj estis 18 931 juanoj, pliiĝinte je 125,7 procentoj ol tiu en 2012.

De 2013 ĝis 2021, la meza jara kreskorapideco de kamparaj loĝantoj estis 1,7 procentoj pli alta ol tiu de urbaj loĝantoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree